Posts

0001 - Pri ReFantazio...

Surprizas min, ke la teamo de  Libera Folio ankoraŭ ne —almenaŭ ĝis nun— verkis artikolon pri unu el la plej popularaj aferoj rilate al Esperanto lastatempe. Kompreneble,  menciita kaj laŭdita estis la kvanto da vidoj de la filmo  «Mezuro» - unu el la filmoj de la  6-a Usona Bona Film-festivalo  en JuTubo. Je la tempo kiam mi skribas, ĝi atingis nekredeblan 59-mil da vidoj dum nur 9 tagoj. Neimageble! (Fakte, dum la —mi konfesas, malrapida— verkado de ĉi tiu blogaĵo, ĝi saltis de 57-mil ĝis 59-mil!) Sed kio staras malantaŭ tiu impona kvanto? 59-mil da vidoj —dek-miloj da vidoj pli ol la aliaj filmoj en ka konkurso— sed nur 390 da 'ŝatoj'? Kaj nur 590 spektoj de la filmeto en kiu estas anoncitaj la rezultoj de la konkurso? Kaj, kiel mi jam rimarkis, pli kaj pli da homoj ŝajne ankoraŭ vidas ĝin, eĉ post la fino de la konkurso. Sendube ne temas pri veraj Esperantistoj kiuj serĉas la filmon kaj spektas ĝin specife por subteni la konkurson, ĉu ne? Do kio okazis? K...

0000 - La Komenco...

Jen komenco. Ne bona komenco, sed komenco. Enkonduko, eĉ. Mi plibonigos kaj plenigos ĝin poste. Eble... Mi pardonpetas. Mi ne certas kiel ĉi tio funkcias, do mi lernos laŭ la vojo..